Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

57. Kaj kiel unu sama urbo rigardata de malsamaj flankoj ŝajnas tute alia, kaj estas kvazaŭ perspektive multobligata, same tiel okazas, ke per la senfina multego da l’ simplaj substancoj estas kvazaŭ tiom multe da malsamaj universoj, kiuj tamen estas nur perspektivoj de unu sola laŭ la malsamaj vidpunktoj de ĉiu Monado.

58. Kaj tio estas la rimedo por ricevi tiom da diverseco, kiom estas eble, sed kun la plej granda ordo dezirebla, t. e. la rimedo por ricevi tiom da perfekteco, kiom estas eble.

59. Tial nur tiu hipotezo (kiun mi kuraĝas diri elpruvita) altigas, kiel decas, la grandecon de Dio; tion Sro Bayle konfesis, kiam en sia Vortaro (artik. Rorarius) li faris al ĝi kontraŭparolojn, en kiuj eĉ li sentis tenton kredi, ke mi donis tro multe al Dio kaj pli ol estas eble. Sed li ne povis eldiri ian argumenton, pro kiu tiu universala harmonio, kiu faras ke ĉiu substanco akurate esprimas ĉiujn ceterajn per siaj rilaloj, estus neebla.

60. Oni vidas aliparte en tio, kion mi ĵus raportis, l’ aprioriajn raciojn, kial l’ aferoj ne povas esti alie: tial ke Dio, regulante la tuton, havis rigardon al ĉiu monado, kiu, estante nature reprezentema, de nenio povas esti limigita al la reprezento de nur unu parto de l’ aferoj: kvankam estas vere, ke tiu reprezento estas nur maldistinga en la detalaro de la tuta universo kaj povas esti distinga nur en malgranda parto de l’ aferoj, t. e. en la plej proksimaj aŭ plej grandaj rilate al ĉiu el la Monadoj; alie ĉiu monado estus diaĵo. Ne en l’ objekto sed en la