Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

modiĝo de la kono de l’ objekto la monadoj estas limigitaj. Ĉiuj celas maldistinge al la senfino, al la tuto, sed ili estas limigitaj kaj diferencigitaj per la gradoj de la distingaj perceptoj.

61. Kaj la kunmetitoj simbolas en tio kun la simploj. Efektive, ĉar ĉio estas plena, kio faras la tutan materion interligita, kaj ĉar en la pleno ĉiu movo iel efikas sur la malproksimajn korpojn laŭmezure de la malproksimeco, tiamaniere ke ĉiu korpo estas afektata ne nur de tiuj, kiuj ĝin tuŝas kaj ĝi sentas iel ĉion, kio ĉe ili okazas, sed ankaŭ per ilia pero ĝi sentas tiujn, kiuj tuŝas l’ unujn, de kiuj ĝi estas tuŝata senpere: sekvas ke tiu interkomunikiĝo celas al kia ajn malproksimeco. Kaj sekve ĉiu korpo sentas ĉion, kio okazas en l’ universo, tiamaniere ke kiu vidas ĉion, povas legi en ĉiu tion, kio okazas ĉie, kaj eĉ kio okazis aŭ okazos, rimarkante en l’ estanto la forestanton, tiel laŭ la tempoj kiel laŭ la lokoj; σύμπνοια πάντα, diris Hipokrateso. Sed Animo povas legi en si mem nur tion, kio distinge tie reprezentiĝas; ĝi ne povas malvolvi per unu fojo siajn volvojn, ĉar ili celas al la senfino.

62. Tiel kvankam ĉiu kreita monado reprezentas la tutan universon, ĝi tamen reprezentas pli distinge la korpon, kiu estas al ĝi aparte aldonita, kaj kies Entelekio ĝi estas, kaj ĉar tiu korpo esprimas la tutan universon per l’ interligo de la tuta materio en la pleno, l’ animo reprezentas ankaŭ la tutan universon, reprezentante tiun korpon, kiu apartenas al ĝi propramaniere.

63. La korpo apartenanta al unu Monado, kiu estas