ĝia Entelekio aŭ Animo, konsistigas kune kun l’ entelekio tion, kion oni povas nomi vivaĵo, kaj kune kun l’ animo tion, kion oni nomas besto. Jen tiu korpo de vivaĵo aŭ de besto estas ĉiam organika, ĉar, pro tio ke ĉiu monado estas spegulo de l’ universo laŭ sia modo, kaj l’ universo estas regulita en perfekta ordo, estas necese, ke estu ankaŭ ordo en la reprezentanto t. e. en la perceptoj de l’ animo kaj sekve en la korpo, laŭ kiu l’ universo estas en ĝi reprezentata.
64. Tiel do ĉiu organika korpo estas speco de dia maŝino aŭ de natura aŭtomato, kiu senfine superas ĉiujn artajn aŭtomatojn; ĉar maŝino farita de l’ arto de l’ homo ne estas maŝino en ĉiu el siaj partoj, ekz. dento de flavkupra rado havas partojn aŭ pecojn, kiuj rilate al ni ne estas io arta kaj havas jam nenion, kio markas maŝinon rilate al l’ uzo, por kiu la rado estas farita. Sed la maŝinoj de l’ naturo, t. e. la vivaj korpoj, estas ankaŭ maŝinoj en siaj plej malgrandaj partoj ĝis senfine. Tio ja diferencigas la Naturon kaj l’ Arton, t. e. l’ arton dian kaj la nian.
65. Kaj l’ aŭtoro de l’ Naturo povis tian dian kaj senfine mirindan artifikon praktiki, tial ke ĉiu parto de la materio ne estas nur senfine dividita, kiel l’ anlikvuloj ĝin konfesis, sed ankaŭ aktuale subdividita senfine ĉiu parto en partojn, el kiuj ĉiu havas ian propran movon; alie estus neeble, ke ĉiu parto de l’ materio povus esprimi l’ universon.
66. Per kio oni vidas, ke estas mondo da kreitaĵoj,
vivaĵoj, bestoj, entelekioj, animoj, en la plej malgranda parto de l’ materio.