Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

metamorfozo en la bestoj sed neniam metempsikozo nek transmigrado de l’ animoj: ne estas ankaŭ animoj tute senigitaj, nek genioj senkorpaj. Nur Dio sola estas tute de tio malligita.

73. Tio ankaŭ faras, ke neniam estas plena naskiĝo nek perfekta morto litere komprenata, konsistante en la disiĝo de l’ animo. Kaj tio, kion ni nomas naskiĝoj, estas malvolviĝoj kaj kreskiĝoj, same kiel tio, kion ni nomas mortoj, estas envolviĝoj kaj malkreskiĝoj.

74. La filozofoj tre klopodis pri la deveno de l’ formoj, Entelekioj aŭ Animoj; sed hodiaŭ, kiam oni ekvidis, per akurataj esploroj faritaj pri la kreskaĵoj, insektoj kaj bestoj, ke l’ organikaj korpoj de l’ naturo neniam produktiĝas el ĥaoso aŭ putraĵo sed ĉiam per semoj, en kiuj estis kredeble ia antaŭformiĝo, oni juĝas, ke ne nur l’ organika korpo jam enestas tie antaŭ l’ embriiĝo, sed ankaŭ animo en tiu korpo, kaj unuvorte la besto mem, kaj ke per l’ embriiĝo la besto nur disponiĝas al pli granda aliformiĝo por fariĝi alispeca besto. Oni vidas eĉ ion similan ekster l’ embriiĝo, kiam vermoj fariĝas muŝoj kaj raŭpoj fariĝas papilioj.

75. La bestoj, el kiuj kelkaj elleviĝas al la grado de pli grandaj bestoj per l’ embriiĝo, povas esti nomataj «spermaĵoj» (spermatikoj); sed tiuj el ili, kiuj restas en sia speco, t. e. la plimulto, naskiĝas, plimultiĝas, kaj detruiĝas same kiel la grandaj bestoj, kaj nur malgranda nombro da elektitoj pasas al pli granda teatro.

76. Sed tio ĉi estas nur la duono de l’ vero; tial