Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

l’ ordo de l’ naturo, kaj kaŭze de l’ mekanika strukturo de l’ aferoj kaj ke same la belfaroj altiros al si sian rekompencon per maŝinaj vojoj rilate al la korpoj, kvankam tio ne povas kaj ne devas ĉiam okazi tuj.

90. Fine sub tiu perfekta regado ne estus bona faro sen rekompenco, nek malbona sen puno, kaj ĉio estas sukcesonta por la bono de l’ bonuloj t. e. de tiuj kiuj ne estas malkontentuloj en tiu granda Ŝtato, kiuj fidas l’ Antaŭvidecon, plenuminte sian devon, kaj kiuj amas kaj imitas, kiel decas, l’ Aŭtoron de ĉiu bono, plezurante en la konsiderado de liaj perfektecoj laŭ la naturo de la vere pura amo, kiu plezuriĝas en la feliĉeco de l’ amato. Pro tiu motivo ja la saĝaj kaj virtaj personoj laboradas por ĉio kio ŝajnas konforma je la dia volo antaŭsupozita aŭ antaŭvenanta, kaj sin kontentigas tamen je tio kion Dio okazigas efektive per sia volo sekreta, kunsekvanta kaj decidiga, konfesante ke se ni povus sufiĉe kompreni l’ ordon de l’ universo, ni trovus ke ĝi superas ĉiujn dezirojn de la plej saĝaj, kaj ke estas neeble fari ĝin pli bona ol ĝi estas, ne nur por la tuto ĝenerale sed ankaŭ por ni mem aparte, se ni fidelas, kiel decas, al l’ Aŭtoro de la tuto, ne nur kiel l’ Arĥitekturisto kaj l’ efika kaŭzo de nia esto, sed ankaŭ kiel nia Estro kaj la cela kaŭzo kiu devas esti la tuta celo de nia volo kaj povas sola fari nian feliĉon.


821-05. – Coulommiers, Imp. Paul BRODARD. – 9-03.