Saltu al enhavo

Paĝo:Lermontov - Aŝik-Kerib, 1895, Kuŝnir.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
La dezerto

La celo de la vivo.




Alegorio de I. B. Levinson.
Tradukis N. Kuŝnir.




Bonfarema riĉulo, ekvolinte rekompenci sian sklavon, liberigis lin kaj donis al li ŝipon, plenigitan de komercaĵo, kaj diris al li: "Jen mi donas al vi la ŝipon kun ĉio, kio sin trovas tie; veturu en la maron, al fremdaj landoj, komercu, kiel vi nur ekvolos, kaj la profito, kiun vi ellaboros, estu via. La sklavo, humilege salutinte, forveturis en la maron. Ne pasis ankoraŭ kelkaj tagoj, la maro ekbruegis, ekŝanceligis la ŝipon, kaj la lasta ekbatiĝis sur ŝtonegoj kaj disrompiĝis en pecetojn; la tuta komercaĵo enfalis en la maron kaj ĉiuj homoj, kiuj troviĝis sur la ŝipo, dronis, — restis nur li mem. Kun grandaj turmentoj kaj danĝeroj li alvenis al ia insulo, malsata, senvesta kaj sen ĉio. Li komencis iradi sur la insulo, irante kaj plorante. Kaj jen li vidas en la malproksimo grandan urbon kaj grandan amason da popolo, kiu iras, triumfe proksimiĝante al li. Alveninte al li, ili ekkriis: „Vivu nia reĝo, vivu nia reĝo!!“ kun tiuj vortoj ili sidigis lin en reĝan kaleŝon kaj kondukis lin en la urbon; li estis enkondukita en reĝan palacon, envestita en multekostajn vestojn, lian kapon oni ornamis per ora krono, sidigis lin sur ora trono, kaj ĉiuj eminentuloj de la urbo salutis antaŭ li sur la genuoj, ĵurante obei lin kaj servi lin humilege. En la komenco la nova reĝo pensis, ke tio ĉi estas sonĝo, sed, kiam pasis iom da tempo, li konvinkiĝis, ke li vere estas reĝo.