dezerta insulo, tiam ili pentis, ploris, sed tiam jam nenio povis helpi al ili. ..«
La reĝo tre ektimis, lia koro ekbatis pro la sorto de la antaŭirintaj regantoj. — "Kiel mi povus eviti la malfeliĉon?" li pensis, ekmemorinte, ke jam sep semajnoj foriris kaj li nun devas rapidi fini la lastan tempon de la jaro kun pli bona saĝo kaj prudenteco, ol en la gisnuna tempo, kiu forpasis malutile.
— "Sagulo!" li turnis sin al la spirito, "jen vi sciigis min pri la estinteco ankaŭ pri la estonteco, kaj mi petas vin, mia bonfarema, estu tiel bonega kaj instruu min, kion mi devas fari, por ke mi evitu la malfeliĉon, kiu atingis la foririntajn reĝojn?"
— "Ekmemoru nur, mia reĝo," respondis la spirito, "ke nuda vi venis tien ĉi kaj nuda vi eliros el tie ĉi; sed sciu, ke ankoraŭ estas espero, se vi nur atiskultos min: Faru el la dezerta insulo fruktoportan, loĝeblan kaj plenhoman landon; jen estas la sola rimedo, por ke vi povu esti savita de terura malfeliĉo, kiu vin atendas sur la dezerta insulo. Kaj sciu, ke tion ĉi vi povas fari laŭ via bontrovo, laŭ la reguloj de nia lando. Ankoraŭ sciu, ke ĉiuj niaj insulanoj dume estas viaj sklavoj, tial sendu multajn el ili al la insulo kaj ili per siaj manoj prilaboros la dezerton en fruktoportan teron, en urbojn kaj grenejojn, kiujn vi plenigu de ĉiaj fruktoj, — per unu vorto: pretigu al vi tie novan regnon, kies anoj vin renkontos, kiam vi estos forsendita de tie ĉi, kun granda ĝojo; sed rapidu, unu momenton ne staru, ĉar ju vi pli multe laboros en via estonta loko, des vi poste pli bone ekvivos tie; sed, se vi min ne aŭskultos, vi estos la plej granda malfeliĉulo, unu malfeliĉo post la dua vin atingados eterne!"
La reĝo estis homo tre saĝa, kaj la parolado kun la spirito donis tre bonan frukton: tuj li ekspedis grandan amason da sklavoj sur le insulon, kiuj diligente sin prenis al la laboro. La dezerto kun ĉiu tago, kun ĉiu horo renaskiĝadis; ne foriris ankoraŭ ses monatoj, kaj jam tutaj arboj estis pretaj inter belegaj kampoj kaj ĝardenoj. La reĝo ne estis ankoraŭ kontenta kun tia malgranda amaso da