popolo kaj li ekspedis ankoraŭ grandan amason da homoj, kiuj estis tre gajegaj, renkontante tie siajn parencojn. Dume la tempo foriradas kaj la jaro de lia regado jam proksimigas al la fino. Ĉiuj, antaŭirintaj reĝoj timadis antaŭ la lasta tempo, sed li estis gaja, li estis certa, ke li iras al pli bela lando, kiun li mem pretigis por si. La jaro finigis, venis la lasta tago, la reĝo estis kaptita, la kronon oni demetis de lia kapo, la vestaĵojn oni deŝiris de li kaj li estis enportita en la pretigitan ŝipon. Apenaŭ li starigis siajn piedojn sur la bordo de la nova insulo, kaj jen amaso da popolo de la nova lando kuras al li kun ĝojego, kun granda honoro ili renkontas lin kaj, anstataŭ la unuatempa krono, ili kronas lin per nova krono, ne por unu jaro, sed por eterne ; kaj por tio ke li vivis ĝis nun sage, Dio lin rekompencis per eterna vivado kaj eterna regado. —
Solvo de la alegorio:
La bonfarema riĉulo estas Dio; la forsendita sklavo estas la homo post la naskiĝo; la ŝipo plena de komercaĵo estas la scienco, kiun la homo lernas antaŭ la naskiĝo[1]; la unua insulo estas nia mondo; la homoj, kiuj lin renkontis triumfe, estas liaj gepatroj, kaj li estis nuda kaj ploris; la spirito, kiu al li konsilia konduti prudente, estas la sago; la tempo de lia regado estas la tempo de la homa vivado, kaj la dezerta insulo estas la mondo estonta — la postmorta vivo; la laborantoj, kiujn li ekspedis, estas liaj bona} faro}, kiujn Ja homo faras, kiam li vivas, kaj la reĝoj, kiuj lin antaŭiris, estas la multo de la homaro, kiu vivas malsaĝe, ne donas al si kalkulon en sia vivado kaj ne memoras pri la morto. Tiuj ĉi perdigas en la pekoj kaj estas eterne
mallaŭdindaj ...—
- ↑ Laŭ la opinio de Sokrato, Platono kaj la Talmudistoj.