Paĝo:Lermontov - Princidino Mary, 1896, Wahl.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rapide sin levantajn sur la monton: tio estis je la plej multa parto familioj de ebenlandaj bienhavantoj; tion oni povis tuj diveni per la defrotitaj malnovemodaj surtutoj de l’ viroj kaj la elserĉitaj vestoj de l’ edzinoj kaj filinoj. Estis videble, ke ili konis la tutan akvan junularon, ĉar ili min rigardis kun karesa sciemo. La Peterburga altranĉo de la surtuto ilin erarigis, sed baldaŭ, ekkoninte la armeajn epoletojn, ili sin deturnis kun kolerego.

La edzinoj de la tieaj estroj, por tiel diri la mastrinoj de l’ akvoj, estis pli favoraj; ili havas lornetojn; ili pli malmulte rigardas la uniformon; ili kutimis renkonti en Kaŭkazo sub numera butono fajran koron kaj sub blanka ĉapo instruitan saĝon. Tiuj sinjorinoj estas tre amindaj, kaj longe amindaj! Ĉiujn jaron iliaj adorantoj estas ŝanĝataj de novaj, kaj, eble, en tio ĉi estas la sekreto de ilia afableco nelacema.

Min levante je la mallarĝa vojeto al la Elizabeta fonto, mi preteriris amason da viroj militistaj kaj civilaj, kiuj, kiel mi sciiĝis poste, formas apartan specon de homoj inter la akvon, promenas malmulte, amistas sole pasante; ili ludas kaj plendas enuon. Ili estas dandoj; mallevante sian ĉirkaŭplektitan glason en la puton de acidsulfura akvo, ili alprenas akademiajn pozojn; la civilaj portas lume-bluajn kravatojn, la militistaj portas ŝprucbarbon elirantan el la kolumo. Ili konfesas profundan malestimon je la provincaj sinjorinoj kaj ĝemas pri la ĉefurbaj aristokrataj gastĉambroj, kien oni ilin ne lasas.

Fine jen ankaŭ la puto. Sur placeto, proksime de ĝi, estas konstruita dometo kun ruĝa tegmento super kuvo, kaj pli malproksime estas galerio, kie oni promenadas en la tempo de pluvo. Kelkaj vunditaj oficiroj sidis sur benko, levinte la lambastonojn — palaj, malgajaj. Kelkaj sinjorinoj per rapidaj paŝoj iradis antaŭen kaj malantaŭen sur la placeto, atendante la efikon de l’ akvoj. Inter ili estis du-tri belaj vizaĝetoj. Sub vinarbaj aleoj kovrantaj la deklivon de l’ Maŝuko sin montris iam kaj iam multkolora ĉapeleto de amantino de la soleco duope, ĉar ĉiam apud tia ĉapeleto mi rimarkadis