Paĝo:Lermontov - Princidino Mary, 1896, Wahl.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aŭ militistan ĉapon aŭ malbelan rondan ĉapelon. Sur kruta roko estas konstruita pavilono, nomata Eola harpo, staras amantoj de elvidoj, kaj direktas teleskopojn sur la Elboruson; inter ili estis du edukistoj kun siaj edukatoj, alveturintaj por sin kuraci de la skrofolo.

Mi haltis, perdante la spiron, sur la rando de l’ monto, kaj min apoginte al angulo de l’ dometo, mi komencis rigardi la pentrindan ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdas post mi konatan voĉon:

— Peĉorin! ĉu jam longe tie ĉi?

Mi min turnas: Gruŝnicki! Ni nin ĉirkaŭprenis. Mi koniĝis kun li en la aktiva korpuso de militistaro. Li estis vundita per kuglo en la piedo kaj veturis al la akvoj, ĉirkaŭ unu semajno antaŭ mi.

Ĝruŝnicki estas junkero. Li estas nur unu jaron en la servado; li portas laŭ aparta speco de dandeco dikan soldatan mantelon. Li havas soldatan Georgan kruceton. Li estas bone konstruita, mallumvizaĝa kaj nigrahara; oni povas laŭ elvido doni al li 25 jarojn, kvankam li havas apenaŭ 21. Li reĵetas la kapon posten, kiam li parolas, kaj ĉiuminute li tordas siajn lipharojn per la maldekstra mano, ĉar per la dekstra li sin apogas sur lambastono. Li parolas rapide kaj artifike, Li estas el tiaj homoj, kiuj por ĉiuj okazoj de l’ vivo havas pretajn belegajn frazojn, kiujn la simpla belo ne tuŝas, kaj kiuj grave sin vestas en neordinaraj pasioj kaj esceptaj suferoj. Fari efekton — estas ilia ĝuo; ili plaĉas al la romantaj provincaninoj ĝis saĝperdo. En la maljuneco ili fariĝas aŭ pacaj bienhavantoj aŭ drinkistoj; iam unu kaj la dua. En ilia animo ofte estas multaj bonaj ecoj, sed ne por unu groŝo da poezio. La pasio de Gruŝnicki estis deklami: li ĵetas sur vin amason da vortoj, kiam nur la interparolo eliras el la rondo de simplaj ideoj; mi neniam povis disputi kun li. Li ne respondas je viaj kontraŭdiroj, li vin ne aŭdas. Apenaŭ vi ĉesas paroli, li komencas longan paroladon, ŝajne havantan ian ligon kun tio, kion vi diris, sed kiu efektive estas nur daŭrigo de lia propra parolo.