Paĝo:Lermontov - Princidino Mary, 1896, Wahl.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li estas sufiĉe sprita; liaj epigramoj estas ofte plezurigaj, sed neniam precizaj kaj mordaj: neniun li mortigos per unu vorto; li ne konas la homojn kaj iliajn malfortajn flankojn; ĉar la tutan vivon li estis okupata nur je si mem. Celo lia estas fariĝi heroo de romano. Li tiel ofte penis kredigi aliajn, ke li estas estaĵo ne kreita por la mondo, decidita al iaj sekretaj suferoj, ke li mem preskaŭ certiĝis je tio. Tial li portas tiel fiere sian dikan soldatan mantelon. Mi lin komprenis, kaj tial li min ne amas, kvankam ŝajne ni estas en la plej amikaj rilatoj. Pri Gruŝnicki oni diras, ke li estas bonega kuraĝulo: mi lin vidis en batalo: li svingas la glavon, krias kaj sin ĵetas antaŭen, fermetinte la okulojn. Tio estas ia ne rusa kuraĝo!…

Mi ankaŭ lin ne amas: mi sentas, ke iam ni nin renkontos sur mallarĝa vojo, kaj unu de ni ne havos bonan finon.

La alveturo Kaŭkazon estas ankaŭ rezultato de lia romanta fanatismo. Mi estas certa, ke tagon antaŭ la forveturo el la patra vilaĝo li parolis kun malluma elvido al ia bela najbarino, ke li veturas ne tiel, simple servi, sed ke li serĉas la morton, ĉar… tie ĉi, kredeble, kovrinte la okulojn per la mano, li daŭrigis tiel: „ne, vi ne devas scii tion! via pura animo ektremos! kaj por kio? kio mi estas por vi? Ĉu vi min komprenos?”… kaj cetere.

Li mem diradis al mi, ke la kaŭzo, kiu devigis lin aliĝi al la K… regimento, restos eterna sekreto inter li kaj la ĉielo.

Cetere, en tiuj minutoj, kiam li forĵetas la tragedian mantelon, Gruŝnicki estas aminda kaj plezuriga. Mi estas sciema vidi lin kun virinoj: tie ĉi, mi pensas, li penas!

Ni nin renkontis kiel malnovaj amikoj. Mi komencis lin demandadi pri la maniero de vivo ĉe la akvoj kaj pri rimarkindaj personoj.

— Ni pasigas vivon tre prozan, li diris ĝemante: — La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj, kaj la trinkantoj vinon vespere, estas ne elporteblaj, kiel ĉiuj sanaj. Virinaj societoj ekzistas; nur de ili oni havas malmultan ĝojon: ili ludas „viston”, sin vestas malbone kaj terure