Paĝo:Lermontov - Princidino Mary, 1896, Wahl.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

parolas france! Tiun ĉi jaron el Moskvo estas sola princino Ligovski kun filino, sed mi ilin ne konas. Mia soldata mantelo estas kiel sigelo de malbeno. La kompato, kiun ĝi elvokas, estas malfacila kiel almozo.

En tiu ĉi minuto iris preter ni du sinjorinoj: unu nejuna, la alia tute juna, gracia. Iliajn vizaĝojn mi ne povis bone vidi kaŭze la ĉapeloj, sed ili estis vestitaj laŭ la severaj reguloj de la plej bona gusto: nenio superflua. La dua portis fermitan veston „gris de perles”, facila silka koltuko serpentis ĉirkaŭ ŝia fleksa kolo. Botetoj „couleur puce” kuntiris apud la tubero de l’ tibio ŝian maldikan piedeton tiel aminde, ke eĉ persono ne konanta la misterojn de l’ beleco certe ekkrietus de miro. Sia facila, tamen nobla irado havis ion fraŭlinan, malfacile esprimeblan, sed kompreneblan al la rigardo. Kiam ŝi iris preter, de ŝi ekblovis tiu nekomprenigebla aromato, kiun elspiras iam letereto de amata virino.

— Jen la princino Ligovski, diris Gruŝnicki: kaj kun ŝi filino ŝia Mary (Meri), kiel ŝi nomas ŝin je angla maniero. Ili estas tie ĉi nur de tri tagoj.

— Tamen vi jam scias ŝian nomon?

— Jes, mi okaze aŭdis, respondis li ruĝiĝinte. Mi konfesas, mi ne volas kun ili koniĝi. Tiu ĉi fiera aristokrataro rigardas nin armeanojn, kiel sovaĝajn. Kio ilin tuŝas, ĉu estas saĝo sub numerita ĉapo kaj koro sub dika mantelo?

— La bedaŭrinda mantelo! diris mi ekridinte. Sed kiu estas tiu ĉi sinjoro, kiu aliras al ili kaj tiel serveme prezentas al ili glason?

— Ho! tio ĉi estas Moskva dando Rajeviĉ! Li estas ludisto: tio ĉi estas tuj videbla de la grandega ora ĉena, kiu serpentas sur lia blueta veŝto. Kaj kia dika bastono — akurate, kiel ĉe Robinson Krusoë; kaj la baro ankaŭ estas konvena, kaj la frizaĵo „à la moujik”.

— Vi estas kolerigita kontraŭ la tuta homaro?

— Kaj estas pro kio…

— Ho! vere?

En tiu ĉi tempo la sinjorinoj foriris de la puto kaj preteriris proksime de ni. Gruŝnicki havis tempon alpreni