Paĝo:Lermontov - Princidino Mary, 1896, Wahl.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

draman pozon kun helpo de l’ lambastono kaj laŭte respondis al mi france:

Mon cher, je haïs les hommes pour ne pas les mépriser, car autrement serait une farce trop dégoûtante. (Mia kara, mi malamas la homojn, por ilin ne malestimi, ĉar alie la vivo estus farso tro malbongusta.)

La bela princidino sin turnis kaj donacis al la parolinto longan scieman rigardon. La esprimo de tiu rigardo estis tre malklara, sed ne moka, je kio mi lin interne kore gratulis.

— Tiu ĉi princidino Mary estas tre bela, diris mi al li. Ŝi havas tiajn velurajn okulojn — ĝuste velurajn; mi konsilas al vi kutimiĝi al tiu ĉi esprimo, parolante de ŝiaj okuloj, la supraj kaj malsupraj okulharoj estas tiel longaj, ke la radioj de l’ suno ne spegulas en ŝiaj pupiloj. Mi amas tiujn okulojn sen brilo: ili estas tiel molaj, ili ŝajne vin karesas. Cetere, ŝajnas, tio ĉi sola estas bela en ŝia vizaĝo… Sed kiel, ĉu ŝiaj dentoj estas blankaj? Tio ĉi estas tre grava! Estas bedaŭrinda, ke ŝi ne ekridetis al via luksa frazo.

— Vi parolas pri bela virino kiel pri angla ĉevalo, diris Gruŝnicki kun kolerego.

— „Mon cher“, mi respondis al li, penante imiti lian voĉon: „je méprise les femmes pour ne pas les aimer, car autrement la vie serait un mélodrame trop ridicule“. (Mia kara, mi malestimas la virinojn, por ilin ne ami, ĉar alie la vivo estus melodramo tro ridinda.)

Mi min turnis kaj foriris de li. Ĉirkaŭ duonhoro mi promenadis en la vinarbaj aleoj sur kalkaj rokoj kaj pendanta inter ili arbetaĵo. Fariĝis varmege kaj mi rapidis domen. Irante preter la acidsulfura fonto, mi haltis apud la kovrita galerio, por ekspiri sub ĝia ombro, kaj tio ĉi donis al mi la okazon esti atestanto de tre interesa sceno. La personoj estis en jena situacio: la princino kun la Moskva dando sidis sur benko en la kovrita galerio, kaj ambaŭ estis okupataj je grava interparolo. La juna princidino, kredeble eltrinkinte jam la lastan glason, iradis enpense apud la puto. Gruŝnicki staris apud la puto mem; pli multe neniu estis sur la placeto.