Saltu al enhavo

Paĝo:Lermontov - Princidino Mary, 1896, Wahl.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Mi aliris pli proksime kaj min kaŝis post angulo de la galerio. En tiu ĉi minuto Gruŝnicki faligis sian glason en la sablon kaj penegis kliniĝi, por ĝin levi ; la malsana piedo lin malhelpis. La bedaŭrinda ! Kiel li penadis, sin apogante sur la lambastono, kaj ĉio vane. Lia esprima vizaĝo vere montris suferon.

La princidino Mary ĉion tion ĉi vidis pli bone ol mi.

Pli facile ol birdeto, ŝi alsaltis al li, kliniĝis, levis la glason kaj donis ĝin al li kun movo plena je neesprimebla gracio ; poste ŝi terure ruĝiĝis, rerigardis al la galerio, kaj certiĝinte, ke ŝia patrineto nenion vidis, kiel ŝajnis, ŝi tuj trankviliĝis. Kiam Gruŝnicki malfermis la buŝon, por ŝin danki, ŝi estis jam malproksime. Post unu minuto ŝi eliris el la galerio kun la patrino kaj la dando, sed irante preter Gruŝnicki, ŝi prenis elvidon tiel konvenan kaj gravan — eĉ sin ne turnis, eĉ ne rimarkis lian pasian rigardon, per kiu li ŝin longe akompanadis, ĝis ŝi, deirante de l’ monto, estis kaŝita de la tilietoj de l’ bulvardo… Sed jen ŝia ĉapeleto sin montris pase trans la strato : ŝi enkuris en pordon de unu el la plej bonaj domoj de Petigorsko; post ŝi transiris la princino kaj apud la pordo salutis Rajeviĉ’on.

Nur tiam la bedaŭrinda pasia junkero ekrimarkis mian aleston.

— Vi vidis? li diris, forte premante mian manon: tio ĉi estas, simple, anĝelo!

— Kial? demandis mi kun elvido de la plej pura simplanimeco.

— Ĉu vi ne vidis?

— Ne, mi vidis: ŝi levis vian glason. Se tie estus gardisto, li farus tion saman, kaj ankoraŭ pli rapide, esperante ricevi por brando. Cetere, estas kompreneble, ke ŝi vin bedaŭris: vi faris tian grimason, kiam vi ekpaŝis per la trapafita piedo…

— Kaj vi neniom estis tuŝita, ŝin rigardante en tiu ĉi minuto, kiam la animo brilis sur ŝia vizaĝo?

— Ne.