atakis ĉiujn problemojn. Li aljuĝis tiun ĉi koloron al miksiĝo de blanka suna lumo, resendata de superaj tavoloj de l’aero, kun la densega nigraĵo de la netrapenetrebla spaco.
Granda Newton siavice priinteresiĝis. Laŭ lia opinio, la koloro de la ĉielo devenus de rebrilo de suna lumo ĉe akvogutetoj entenataj en aero.
Certe alloga estis tiu ĉi teorio. Sed alia scienculo, Clausius, renversis ĝin en 1847-a jaro. Tiu ĉi kalkululo rimarkis, ke se l’aero estus plenigita per akvobuletoj, la optikaj aparatoj ilin treege dikigus kaj montrus al ni en la spaco aregojn da sunoj !
En 1869-a jaro, Tyndall elmetis komprenon pli ĝustan kaj apogatan sur fenomenoj nomataj «polarizo de la lumo» kaj «ilumino de la vaporoj».
Aliaj serĉuloj alskribis la kolorecon al transsendiĝo de sunaj vibroj tra la polvoriĉaĵo formata de nia atmosfero. Efektive, estas okulvidebla, ke Tero, kiel aliaj ĉielaj korpoj, rondiras kaj promenas tra polvonubo devenanta de ĝia dispecetiĝo kaj senĉesa balaiĝo de ventoj. Eble, eĉ kredinde, Suno, nia suno, elsendas radiojn Röntgen‘ajn, nigrajn vibraĵojn, kiuj rompiĝante tra la polvoturnaĵo, elvokus ĉe niaj okuloj pro nesciata kaŭzo, impreson de blueco.
Proksimume tiel, kun multe da apudaj, implikaj kaj malnetaj sciencaj konsideroj, la «polvistoj» klarigas la bluecon de la ĉielo.
Sed ekzistas ankaŭ «kontraŭpolvistoj» kiuj tute ne tion ĉi konsentas. S-ro W. Spring, profesoro en la Lieĝa Universitato, resumis iliajn argumentojn ĉe kongreso de la Svisa Societo de Naturaj Sciencoj.
Laŭ S-ro Spring, polvoj malheligas la brilon de l’bluo anstataŭ ĝin elvoki : ju malpli estus polvoj ĉe la rigarda direkto, des pli blua aperus la ĉielo. Ĝi estas teorio, «pri pureco» tre logika, se —