Ĝis la lasta momento mi ne kredis je mia forveturo en malproksiman Orienton. La konstanta akompanado de kolegoj tiel kutimigis min al la ĉeesto en stacidomo fervoja, ke eĉ nun ŝajnis al mi, ke denove mi akompanas miajn kolegojn, des pli ke kune kun mi preparis sin al forveturo ankaŭ du aliaj kolegoj.
La veran efektivecon mi eksentis nur kiam post longa adiaŭado kun parencoj kaj konatuloj mi enpaŝis la vagonon.
Lasta sonoro. Lasta daŭra ekkrio de adiaŭ. La vagonaro malrapide komencis elŝiradi nin en la brakoj de nia hejma urbo, el vivaj hejmaj rememoroj. Longan tempon alnajligita al fenestro mi trapikis per mia rigardo ĉiujn detalojn, penante forĝi en la memoro ĉiujn bagatelaĵojn, kiujn en aliaj kondiĉoj mi sendube traveturus seninterese. La vespero estis belega. La luno preskaŭ en pleneco riĉe lumigis la teron kovritan de malŝarĝa neĝa kovrilo, kiu per mil ŝanĝantaj briletoj respondis al la afabla, trankvila rideto de l’luno. La aero estis neordinare pura, la vagonaro rapide iris en malproksimajn spacojn kvazaŭ volus elŝiri nin el la mezaĵo, kun kiu kvazaŭ ĉeno ligis nin ĉiu penso kaj freŝaj memoroj.
Ni trapasis la ĉirkaŭaĵojn de Varsovio.
En la luma brilo dissterniĝis antaŭ niaj okuloj senfino da kampoj kaj nudaj interspacoj. Malrapide forŝirata de la rememoroj je hejmo, mi komencis kontraŭvole revi pri la plej proksima estonteco.
Per forto elkaptitajn el nia ĉiutaga vivo, rapide forportis nin la sorto en la malproksimegan angulon de l’tero al neniu el ni bezona, sur la pecon da