tero, en kiu sendube neniam starus nia piedo, se la sensatiĝema avido homa volus kvietigi siajn sangavidajn instinktojn.
De dek monatoj daŭras jam terura, sovaĝa idola oferado al moloko de l’ milito : miloj da homoj elŝiritaj per senkompatema mano el siaj karaj mezaĵoj iras trapiki siajn fratojn por fine mem perei de fratmortiganta mano! Miloj da homoj sub standardo de Dio iras verŝadi per riveroj la sangon de siaj proksimuloj, semi la pereon kaj neniigi la revojn, detrui la vivon de tutaj familioj, forŝiri batantajn je amo kaj revoj korojn.
La homa hipokrizio aldonas al ĉi-tiu sovaĝa tranĉado la formon de l’ sankta afero. La kunbatalantoj petas Dion per solenaj preĝoj pri la venko, pri la sukceso en siaj mortigaj sangaj krimoj. La estroj ĉirkaŭigas sin de sanktaj pentraĵoj. Antaŭ ĉiu batalo la pastroj traverŝas per si la Dian benon sur ĉi tiuj, kiuj tuj iros verŝi la sangon de iliaj fratoj. Eĉ kuracistoj, kies ĉefa tasko en la milito devas esti la malgrandigo de doloroj kaj malmultigo de mortoferoj, kontraŭvole fariĝas sanga ilo en la manoj de batalantoj, kiuj sin servas je ni por la rebonigo de la difektita materialo milita el korpo homa. Bela kaj nobla nia tasko fariĝas do en tiu ĉi sovaĝa orgio, unu ĉenero en la granda ĉeno, kiu en sian mortigan amplekson kaptas de tempo al tempo senkulpajn amasojn de l’ homaro.
La pensoj unu la aliajn puŝis en mia cerbo. Malgajaj ne de mia propra flanko, malgajaj de ilia malluma enhavo, tiel klara kaj tiel nekomprenebla de tiuj en la manoj de kiuj restas nun la potenco sur multaj miloj da homaj vivoj…
Ni haltiĝis en la plej proksima stacio.
Amaseto da homoj, kiujn mi ekvidis el la fe-