nestro, forpuŝis por momento la vicon da trudaj pensoj.
Mi enpasis la vagonkupeon.
En malluma angulo sidis apogante sin sur la amaso en senordo ĵetitaj vojaĝobjektoj unu el la kolegoj kune kun mi alvokitaj al la milito. Li forlasis en Varsovio junan edzinon, dekkelkjaran, malfacile akiritan praktikon, vicon da revoj pri la vivo, kiu nur en la lasta tempo komencis sin por li efektive. Oni alvokis lin en la regimenton por vico da malgajaj ŝarĝaj provoj kiel atestonton kaj eble kunhelponton en teruraj fratmortigantaj krimoj. La tria kolego per sia humoro tutigis la malgajan harmonian trion de nia kupeo. Mi ne kuraĝis kaj ne volis dispeli la malĝojon de miaj kolegoj, kvankam mi mem kvietigis iom la unuajn impresojn kaj paciĝis kun la severa efektiveco.
Mi denove eniris la koridoron al la fenestro.
La vagonaro iris unutone, ekbatadante kvazaŭ horloĝo, iafoje ekpuŝante aŭ subite balancante la vagonon.
La ekĝemoj de la lokomotivo kiujn konstante akompanadis la tentado de l’fenestroj aldonis al la vespera kvieteco malgajan impreson, kiun pligrandigis ankaŭ la mallumo de nia vagono avare lumigata de unu kandelo.
Ni trapasis jam la ĉirkaŭaĵon riĉe kovritan de l’neĝo.
Apudvojaj arboj en la lumo de l’luna nokto staris kovritaj de blanka vualo dormiĝantaj de l’facila vento.
Unu post alia forkuris antaŭ ni lumetoj lanternaj. Ankoraŭ longe mi rigardis en malproksimegon nenion jam pensanta, sole per lacaj okuloj admiranta la belecon de l’luma vintra nokto.
Fine lacigita ni revenis en la kupeon.