Tiujn ĉi 61 vortojn ni ree povas dismeti en 4 kategorioj: 1) vortoj, kiuj ne estas pli oportunaj, pli kompreneblaj, pli internaciaj, ol la esperantaj (ekz. son anstataŭ “fil“, kustom anstataŭ nia “kutim“, konfer anstataŭ “trakt“, talon anstataŭ “kalkan“, dekor anstataŭ “ornam“ k. t. p.); 2) vortoj ne bezonaj, facile formeblaj el aliaj radikvortoj (frik, futur, domen, konsakr, ren); 3) vortoj, kiujn la kreantoj mem devos poste forĵeti, ĉar la samaj radikoj havas alian, pli internacian signifon (bar, kar, far), kaj 4) vortoj senkondiĉe pli oportunaj ol la esperantaj (basin? viktim?).
Jen estas la vera rezultato de la trijara filologia laboro!…
Ni jam diris, ke krom la vortaro en la cirkuleroj de la “Kadem“ sin trovas ankaŭ projekto de la gramatiko, proponita de s-ro Rosenberger. Sed tiu ĉi projekto ne estas ankoraŭ aprobita de la “Kadem“ kaj tial ni ĝin lasas por alia tempo. Tie ĉi ni nur rimarkos, ke s-ro Rosenberger forĵetas artikolon kaj akuzativon, liaj adjektivoj ne havas multonombron kaj ne diferenciĝas de la adverboj. Tiu ĉi necese ĝenas la lingvon kaj devigas ĉiam uzadi unu difinitan vortordon en la frazo.
En Hannover oni ĝis nun nenion faras: oni nur proponas kaj intencas. Ne ĉia propono estos akceptata kaj ne ĉia intenco efektiviĝas. En la nuna tempo ni ne povas ankoraŭ antaŭdiri, ĉu efektiviĝos la hannoveraj intencoj, sed tio ĉi kompreneble ne malhelpos al ni konatigi la legantaron de la “Lingvo“ kun tiuj ĉi proponoj kaj intencoj.
La estinta redaktoro de la gazeto “Volapük“, s-ro Max Wahren (Friesenstr. 39) dissendis al multaj volapükistoj kaj al kelkaj esperantistoj presitan inviton (en lingvo germana kaj Volapük) fariĝi membro de la internacia societo, kiu havas celon garantii ekzistadon de gazeto, kiu propagandos la ideon de lingvo tutmonda kaj ellaboros novan lingvon, pli bonan kaj pli kompreneblan, ol Volapük kaj Esperanto… Kiu deziras fariĝi membro-fondanto, devas sendi al s-ro Wahren 20 markojn kaj havos rajton ricevadi la gazeton de daŭro de 5 jaroj senpage. Krom tio li havos voĉon en la aferoj, koncernantaj la gazeton. La entrepreno efektiviĝos kaj la gazeto komencos eliradi, se ĝis la 1-a decembro 1895 kolektiĝos 800 markoj (40 personoj po 20 markoj). En kontraŭa okazo s-ro Wahren redonas la alsenditan al li monon, deteninte nur 5 % por la elspezoj. La abonantoj de la gazeto estos ordinaraj membroj de la societo sen ia voĉo en la aferoj de l’ gazeto.
La gazeto estos presata antaŭ ĉio en la lingvo germana kaj parte en Volapük. Kiam la nova lingvo estos tute preta, la gazeto elirados en tiu nova dialekto. Ĝi aperados ĉiumonate po 1—2 presaj folioj. En la gazeto estos presataj la laboroj de la “Kadem Bevünetik Volapüka“, sed malgraŭ tio la gazeto estos tute sendependa. La redakcio devas presadi ankaŭ artikolojn, kritikantajn ĝian agadon, se la artikoloj estos subskribitaj de kvin almenaŭ membroj fondantoj.
La “Kadem Bevünetik Volapüka“ kaj s-ro Max Wahren deziras, ke la esperantistoj partoprenu en iliaj laboroj. Sed ĉu povas la esperantistoj partoprenadi en la laboroj de la “Kadem“, kiam tiu ĉi lasta presas siajn cirkulerojn en Volapük, kiun la esperantistoj ne komprenas? Ĉu povas havi sukceson inter la esperantistoj gazeto, presata “antaŭ ĉio en la lingvo germana“, kiam franca gazeto konsentas presadi artikolojn en la lingvo Esperanto? Kia gazeto faros pli por la ideo de lingvo internacia, kia estos pli