Saltu al enhavo

Paĝo:Lingvo Internacia - Februaro 1896.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la kovrilo de la kajeroj de la “Biblioteko“ kaj ankaŭ en nia gazeto. Ĉar en jaro eliros ĉirkaŭ 500 paĝoj, tial ĉiu ekzemplero kostos en jaro ĉirkaŭ 12½ frankojn. — La abonantoj pagas por la “Biblioteko“ pos la ricevo de ĉiuj 100 paĝoj; ĉiu, kiu deziras aboni, ne bezonas sendi monon, sed li devas nur sciigi s-ron Zamenhof, ke le petas sendadi al li la elirantajn kajerojn de ĉi en ŝia letero). Niaj legantoj, ne forgesu aboni la “Bibliotekon“, ĉar de Via subtenado aŭ indiferenteco dependas la ekzistado aŭ neekzistado de tiu ĉi tre grava entrepreno! Se la ekzistado de nia gazeto kaj de la “Biblioteko“ estos certigita, tiam ni povos esti tute trankvilaj pri la sorto de nia afero: regule kaj nehaltigeble ĝi moviĝadon antaŭen, sendepende de ĉiaj cirkonstancoj kaj ventoj.




El Francujo.

Antaŭ kelkaj tagoj ni skribis sufiĉe longan artikolon pri nia lingvo por l’ Union Vélocipédique de France, la plej malnova societo de ciklistoj en Francujo. Tiu artikolo, kiun ni titolis “Le cyclisme etl’Esperanto“ estis tre bone akceptite dank’ al nia amiko Pierre Deullin. Ĝi estos presita en la tuj venonta ĵurnalo de la societo, kiu kalkulas pli ol 20,000 da legantoj. Tiel ĝi povos fari grandan propagandon por nia lingvo, tiom pli, ke ni prezentis la demandon per la flanko praktika, rilate la ciklistojn kaj turistojn. En la fino de la artikolo ni aludis pri ekstera signo speciala por Esperantistoj, almenaŭ la turistoj. Tial ni denove turnas la atenton de la amikoj al tia kiun ĝi devas ludi, la plej bona kaj oportuna objekto estas ia speco de povos enmeti ĝin facile en la butonumon de sia vesto kaj ankaŭ demeti ĝin senpene. Jen estas la priskribo de tiu signo: Sur blanka emajla butono de ĉirkaŭ du centimetroj da diametro oni vidas, en la centro, verdan steleton kun oraj radioj. Super la stelo oni legas la vorton “Esperanto“ skribitan en malgrandetaj oraj literoj. sub la stelo sin trovas du oraj branĉetoj de olivo, kruciĝantaj per la finoj de iliaj trunketoj, kaj la butono estas rande ĉirkaŭita per ora streketo. Tiel farita, la signo sin prezentas belvida kaj la steleton oni distingas tre bone, kia ajn estas la nuanco de l’ vesto. Cetere la oro dolĉigas la krudecon de l’ kontrasto, kiu ekzistus sen ĝi, inter la blanka kaj verda koloro. La ovivaj branĉetoj, simbolo de paco, sin kunigas feliĉe kun la signifo de l’ steleto, simbolo de espero, por fari pli simpatian al multaj homoj la signon, kiun ni proponas al la akcepto de niaj amikoj. La objekto ne kostus pli kare ol unu franko, laŭ fabrikaj informoj al ni donitaj en Parizo. Sed por tio estus necese, ke la mendo atingu la nombron de unu milo da ekzempleroj almenaŭ. Oferante por Esperanto eĉ pli ol ni devus laŭ ordinara prudento, ni solaj ne povas entrepreni la efektivigon de tiu intencata signo. Sed se la amikoj ĝin aprobas, ili havu la bonecon skribi al ni kiom da ekzempleroj ili konsentis aĉeti. Tiam ni vidos ĉu tiu projekto povas tuj ricevi plenumon aŭ devas ankoraŭ esti prokrastata.

L’ Union Vélocipédique de France presos en sia ĵurnalo la diversajn vortojn proprajn al la ciklismo, tradukitajn en Esperanton, por montri bone, ke ni alingvo estas vere taŭga por tiu ĉi “sporto.“