En Montpellier nia lingvo akiris varmajn amikojn ĉe akademio de kleraj junuloj. Ili estis altiritaj al Esperanto per unu membro de ili societo, sinjoro P. Pélissier, kiu elokvente kaj konvinke prezentis al ili nian lingvon. La prezidanto de tiu akademio, s-ro J. Lubac, skribis al mi, ke li kun kelkaj amikoj fervore propagandos Esperanton en Montpellier kaj aliloke. Li jam komencis, parolante denove pri nia lingvo en unu kunsido de sia societo. La fondiĝo de Esperantista rondo en Montpellier estas tiom pli ĝojinda, ĉar la urbo posedas diversajn fakultatojn, por kies kursoj loĝadas en ĝi multe da studentoj francaj aŭ fremdaj. Sinjoroj Lubac, Pélissier kaj aliaj membroj de la supredirita akademie entuziasme aliĝis al nia lingvo.
Tre baldaŭ Esperanto kalkulos bonan amikon en la granda insulo Madagaskar. Tien efektive alvenos, post kelke da tagoj, en Tananarivon, sinjoro P. Bourdier, kiu aliĝis tre varme al la lingvo, dum li ankoraŭ loĝis en Tébourba, Tunisujo.
De Alĝerio kaj de Kanada ni ricevis leterojn petantajn informon pri nia lingvo. Ĉio igas nin esperi, ke la skribintoj donos sian aliĝon.
Ni presigis folion por montri la manieron ellerni metode kaj orde nian lingvon al francoj aŭ al kiu komprenas la lingvon francan. Estus bone, se ĉiuj niaj lernolibroj donu ion analogian al la novaj varbitoj, ĉar la sperto konvinkis nin, ke malgraŭ ĝia granda facileco, aŭ precize pro tiu facileco, multaj ellernas Esperanton tre mallerte.
“Ankoraŭ unu jaro enfalis en la Maron de Forgeseco!“… tiel plendas la poetoj, adoristoj kaj kantistoj de pasinteco. Sed alie juĝas la pensistoj, tiuj ĉi pioneroj de l’ estonteco. Ili diras: “ankoraŭ unu jaro estas akirita por la regno de sinjorino Klio, por kiu nenio estas forgesata, nenio restas perdita. Eĉ kiam nia konscienco forgesis ion, ĝi restas tamen enskribita en la analoj de la historio, ĝi ne ĉesas tamen alportadi siajn fruktiojn, bonajn aŭ malbonajn, — laŭ niaj meritoj.
Tiel, ankoraŭ unu jaro estas enskribita en la analoj de nia juna lingvo internacia, lingvo de l’ estonteco. Kiel ni devas forkonduki la jaron travivitan? Ĉu ni devas ĝin bedaŭri aŭ salutadi? Mi ne scias, kion faros alioj, sed mi, por mia persono, mi el la tuta koro salutas la pasintan jaron. Tiu ĉi jaro estas laŭ mia opinio la jaro epokofarinta en nia afero, jaro en kiu nia afero akiris sian “ateston de matureco“ kaj transiris en la staton de aŭtonomeco. Ĝis la jaro pasinta nia afero ne eliris ankoraŭ tute el la zorgemaj manoj de lia nobla aŭtoro. Nun, en la fino de l’ jaro pasinta, la infano diris al sia patro: “Adiaŭ, patreto! Mi fariĝis jam plenaĝa kaj sentas nun bezonon de vivo pli sendependanta, ol mia vivo ĝisnuna. Mil dankojn, patro, por ĉiuj viaj ĝisnunaj zorgoj pri mi. Nun benu min kaj forlasu en la liberan mondon, kien mi iras serĉi la benitan landon de l’ Espero!… Ne ĉagrenu, kara patro, ne timu pri mi! Kvankam mi estas ankoraŭ tre juna, en la aĝo de ne pli ol ok jaroj, mi min sentas tute plena da forto, plena da prudento, por ke mi ne perdu la vojon, kien mi ekiras. Mi estas jam plenaĝa — patro, benu min!“
Kaj la patro ĉirkaŭprenis sian ĉarmantan infanon, kisis ĝian dolĉesonantan buŝon kaj diris per voĉo tuŝita:
“Trankviliĝu, mia kara! Mi ne timas pro vi, mia saĝulo! Mi vin konas, mi vin