Pro kelkaj kaŭzoj la maja numero de nia gazeto eliris tre malfrue. Por eviti la malfruiĝon de la sekvantaj numeroj, ni decidis kunigi la junian kaj la julian numerojn en unu kajeron. La sekvantaj numeroj estos dissendataj regule ĉirkaŭ la 15-a de ĉiu monato.
En la antaŭa numero ni presis la leteron de s-ro Ŝatunovski pri la pligrandigo de nia gazeto. Ni pensas ke la maniero pligrandigi la gazeton, montrita en tiu ĉi letero, meritas atenton de niaj amikoj, kaj ke inter ili troviĝos ankaŭ aliaj personoj, kiuj deziros sekvi la ekzemplon de s-ro Ŝatunovski.
Ĉar unu el la redaktoroj de “Lingvo Internacia“, s-ro V. Langlet, nun forestas el Uppsala, ni petas ĉiujn leterojn kaj artikolojn, koncernantajn la redakcion, direktadi de nun ĝis la sekvanta anonco, al s-ro V. Gernet en Odeso. La adreso de s-ro Gernet estas: Rusujo, Odeso, Staroportofrankovskaja, 80.
Kelkaj amikoj min demandas, kial mi nenion skribas en nia nuna gazeto “Lingvo Internacia“, kelkaj eĉ konkludis el tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon kontraŭ la nova gazeto. Mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi konkludo estas tute erara.
Nia nuna gazeto ne aperas kiel io nova, partia, kiel kelkaj en la komenco pensis; ĝi estas — kvankam sub alia redakcio — pura daŭrigo de la gazeto antaŭa; ĝi prezentas nian komunan, tre bone redaktatan centran organon, kaj mi varmege rekomendas ĝin kiel unuan kaj plej necesan objekton por niaj amikoj. Ĉion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari; sed kiu ne abonas nian standardon, la “Lingvon Internacian“, tiu ne estas esperantisto.