Sed dum mia promeno mi fine atingis la Marmoran palacon, kie mi haltas sur la surbordo apud la maldekstra Neva-bordo. La suno jam rompas la matenajn nebulojn, kiuj kiel ia vualo pendas super la urbo kaj rivero, kaj briletas gaje en la saltantaj ondetoj de l’ grandega Neva. Sur l’ alia bordo de l’ larĝa rivero sin montras al mi la malaltaj konturoj de l’ antikva Peter-Paŭl-fortikaĵo, el kies mezo la Peter-Paŭl-katedralo levas sian gracian turon plej alte inter ĉiuj preĝejoj en la urbo. Pinta kaj brilanta kiel origita kudrilo ĝi sin levas, portante tie supre grandegan anĝelan figuron kun flugiloj. — Tiu preĝejo nun estas ia speco de Panteon, en kiu preskaŭ ĉiuj rusaj caroj, de Petro I, estas enterigitaj, kaj ĝi ankoraŭ estas tute plena de la sennombraj florkronoj, kiuj el diversaj lokoj, precipe el Rusujo kaj Francujo, estis senditaj al la enterigado de Aleksander III.
De la pinta tegmento de la Peter-Paŭl-katedralo glitas la rigardo super Neva ĝis Vasili Ostrov, granda insulo inter du brakoj de Neva, sur kiu komerco kaj navigado en Peterburgo havas sian centron kaj ĉefan lokon. La borso tie en la pinto de l’ insulo, malbela konstruaĵo en kvazaŭgreka stilo, ŝajnas preskaŭ bela en la matena lumigado, kiu kolorigas ĝiajn blankajn murojn ĉarme or-ruĝaj kaj donas al la konstruaĵo pli molajn konturojn ol sub la radioj de l’ hejta suno de tagmezo. Mallonge poste ekvidiĝas la grandegaj masoj de konstruo de l’ Scienca akademio, la Oficira lernejo kaj l’ Akademio de artoj, — inter la fumtuboj kaj mastoj de l’ vaporŝipoj, kuŝantaj apud surbordo.
Sed kiam la suno leviĝas sur ĉielo, jam ankaŭ komencas la pulsoj de l’ Neva-urbo pli forte bati. Veturiloj de brulaĵo kaj verdaĵo, kiujn tiras grandaj blankaj ĉevaloj kun la karakteristaj grandaj altaj pentritaj jugoj ek-krakegas tie kaj ie sur la malbonaj stratoj de Peterburgo; la dvornikoj jam ne povas plu dormi pace pro la bruo, — unu post l’ alia ekleviĝas, skuas sian nekombitan kapon kaj ekserĉas la balailon por povi komenci la matenan okupadon.
Jen apud la surbordo sur la “flanko viborga“ aŭdiĝas kanto de malkleraj viraj voĉoj — ia dekduo de havenlaboristoj kiuj komencas sian laboron kun komune kantita kanto. Ili vidiĝas sufiĉe pitoreskaj en siaj fortkoloraj ruĝaj kaj bluaj ĉemizoj kun zono ĉirkaŭ la talio.
Baldaŭ komencas sian iradon la malgrandaj vaporŝipetoj sur la Neva; estas amaso da ŝipetoj, kiujn posedas ia finna societo kaj sur kiuj ankaŭ oficas preskaŭ nur finnoj. Ne malmultaj el ili komprenas mian lingvon — la svedan, sed, kompreneble, neniu Esperanton. Kiam fariĝos saĝa nia mondo? — Cetere tiuj ŝipetoj estas eminente bone kondukitaj. Dum 25 jaroj ili suriradis ĉiujn brakojn de la Neva kune kun la kanaloj en Peterburgo — Fontanka, Mojka k. c. — sen pli ol unu malfeliĉaĵo. Bona pruvo de l’ taŭgeco kaj konfidindeco de l’ finna gento.
Tiel, post du horoj de dormetado (kvazaŭdormo) denove jam vekiĝis la grandurba vivo. Izvoŝĉikoj vestitaj en la tradicia longa blua mantelo kun sono ĉirkaŭ la talio kaj sube dika ŝafopelto, kondukas sur la stratoj en centoj kaj miloj siajn veturilojn kun aŭ sen kaŭĉukaj ringoj en dormema kvazaŭ-rampado aŭ en kureganta galopo — laŭ emo kaj deziro, en Peterburgo oni havas rajton veturi kiel ajn rapide, ŝajnas. Tute ne malofte oni vidas paron de nigraj ŝaŭmitaj ĉevaloj en plej sovaĝa galopo trakuregi Nevski prospekt, la pulsarterio kaj plej granda strato de Peterburgo. Strange, ke tiel malofte okazas malfeliĉaĵoj, — sed la izvoŝĉikoj ordinare estas nesupereble lertaj kaj cetere ili tiel freneze kriegas, ke oni devas esti surda, se oni ne aŭdas kaj sin gardas.