Saltu al enhavo

Paĝo:Lingvo Internacia - Junio-Julio 1896.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉiuj lingvoj kaj estas sekve jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same, kiel en ĉiu juna lingvo helpas: al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.

Kiel tre bonan ekzemplon de tiu teĥnika speciala vortareto mi povas rekomendi la vortareton por filatelistoj, ellaboritan de s-ro René Lemaire tute sen ia helpo de mia flanko. Ĉio tie estas ĝusta, klara, oportune uzebla kaj severe en la spirito de nia lingvo. Se ne ĉiu el vi havas talenton krei tute bonan vortareton de sia specialeco, tio ĉi ne malhelpas kaj ne devas vin deteni: aliaj specialistoj de via specialeco legos poste vian vortareton kaj helpos al vi korekti kaj glatigi ĝin.

Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna, ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj la rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.

L. Zamenhof.


El Francujo.

Mi rememorigas la legantojn pri la enhavo de mia lasta artikolo “Esperanto kaj filatelo.“ Ankoraŭ unu vorton pri tio ĉi: mi pensas ke estus agrable por la esperantistoj filatelistoj konatiĝi inter si; tial mi aldonos al la eldonata libreto, post la modeloj de leteroj, malgrandan adresaron de la mendintoj; kun la adreso mi enmetos la sciigojn, kiujn ili donos al mi pri ilia kolekto (speco, nombro, k. t. p.). Per tio la kolektantoj povos koni la dezirojn unu de la alia, juĝi kun kiu ili povas fari interŝanĝojn; kaj tiamaniere kreiĝos certe tre agrablaj rilatoj inter tiuj el niaj amikoj, kiuj profitos tiun honegan okazon de senpaga anoncado. Mi petas do ke ĉiuj, kiuj mendos al mi la filatelan verketon ne manku doni samtempe la necesajn sciigojn por la enskribo de iliaj nomoj en la dirita adresaro. Saman peton mi adresas al tiuj, kiuj jam skribis al mi.

René Lemaire,
place Carnot, n:o 7. Epernay
(Marne). France.


La vojo.

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj.
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj’ elektita.