Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter ŝiaj alportitaĵoj.

Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis respekton—ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon almenaŭ sendanĝera nenionfaranto—ankoraŭ pli pro la mistera aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.

La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo—ĉu ĉiuj amaj rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino? Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi—ne je la nomo de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.

Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta