Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

je sia loto—kun la malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.

Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la homoj al Heikkilä.

La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino estis okazonta dum pentekosto.

Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.

Tiam la mastro sin proponis akompani la filon—li havis liberan tempon.

La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe, ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.

La patro kaj filo ekiris.

La tempo pasis ĝis tagmanĝo—la komisiitoj ne revenis. La horloĝo batis du, tri, kvar—la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro supreniĝi al la gorĝo.

Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego—granda kaj potenca kiel pro ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta