Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj kvazaŭ hezitanta. Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran skurĝon, la alia sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al bariero de l’sidejo kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro.

La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de l’vipo—kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis ĝuste ĉe la domo.

La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto—unu el ili kuris senspire en la ĉambregon.

»Ĉu vi vidis, mastrino—la mastro kaj...»

»Kaj plu...?»

La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita kvazaŭ trovita ĉe misago.

De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj iradis piedpinte—ili ne povis ne fari tion.

Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.

»Hm Härmäj knaboj—deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro enveturante tra la pordego.

Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.