Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si—surprizante ĉi-foje, kiel ofte antaŭe.

La domon vizitis morto.

La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.

Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l’dancejo estas tiregata malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä—duonvestita, kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.

»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri, sed malaperis sammomente.

Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta—la dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.

La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l’mastrino.

Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.

Nun la mastro rakontis—kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro teruro—kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi—poste resti silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne