Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Johannes Linnankoski

estas pseŭdonimo de Juho Vihtori Peltonen (1869-1913), konata kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano »Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo