Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉe kiu la herooj manĝegis. Sed meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi de la tablo kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, murmuri nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi galope, kriegante kaj hurlante, foren.

Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanaĵojn de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis havigi rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis, kaj pereigi Heikkilä’n ĝis la subangulaj sokleroj.

La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la mano—nun, kiam la malhelpaĵo forestis.

Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto, perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia opinio klara—ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de l’duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri la superregado de la domo—ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al tio.

Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?

Tiel ŝajnis.