Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin apogis al la antaŭpasinta vivovojo.

Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj, sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.

— — —

La unua estis ido de printempo—bela, feliĉa printempo.

Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por esti daŭra.

Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron pulsadi.

Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta—kiam oni nur ŝtelire kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.

— — —

Aŭtune tio okazis—tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.

La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis rapide klarigata. »Ĉu servisto kiel mastron de Heikkilä? Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia digneco kaj estimo al siaj