Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»

La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj. Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.

— — —

Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna sorpo—rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza susuro.

Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo. Kaj la sorto de la knabino—al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke da tagoj...?

»Sed kiel vi povos vivi kun li?» li demandis kun doloro.

»Tion mi ankoraŭ ne scias—tion mi efektive ne scias», la knabino lamentis kun premego al liaj manoj.

Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando—estis alio, kio lin turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.

»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas ĉio ĉesi je ĉi tio? Mi...»

Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la vizaĝon de la knabino.

Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum espero kaj malespero furiozis en lia brusto.

»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis—ĉar