Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi ne volas fari ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»

Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.

Ili stariĝis—kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.

Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.

»Devas esti tiel», ŝi diris per tremetanta voĉo. »Sed se mi ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi scias mian inklinon... Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis malpacienciĝe, premegis liajn manojn kaj retiriĝis.

Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos—kaj se vi bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis kontraŭ si.

Momenteto—ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta foliaro de l’sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj—la knabino sin disŝiris kaj forkuris.

Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio estis io mistere solena—kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili, tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.

— — —

La edziĝa festo—li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno,