Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bruon de muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...

Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.

— — —

Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis libera—kvazaŭ nenio iam estis.

Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto—ili hontu! Propra terpeceto—ĝi estis facile akirita. Propra dometo—ĝi stariĝis kvazaŭ sorĉite.

Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron. Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan staturon kaj senenergian sintenadon—kaj en la sama momento li sentis kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj neklarigebla forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn, kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli fortege—kvazaŭ li sekrete konkuradis kun tiu viro.

Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi havas domon, mi dometon—montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.

En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj—strangaj, sed tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj