Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por li. Kaj kiam li foje per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj sortoj nun estis kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.

— — —

Tio okazis sekvintan someron—unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la fojnistaro revenis de herbejo.

La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon post fojo.

Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu viro—profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ plaĉo.

Sed la virino intervenis.

»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»—aparte fiksante la rigardon al li: »ies helpon!»

Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun la virino.

Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu li estis »fremdulo», aŭ iu alia—ĉiuokaze la skurĝbatoj de la viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris nur pro la flankuloj?

Li atendis—malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.

Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis