Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉian diboĉadon—eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.

Lin okupis terura sento—tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki sinmortige, ju pli frue des pli bone—mem li povus eĉ miksi venenon en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ infaneton—certe tiu viro estis al ŝi kara.

Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo—li volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.

— — —

Ili estis vivitaj demandoj—al ŝi, la virino!

Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis—ŝi sola komprenis. Kion ŝi tiam pensis—ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?

Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri »Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo, aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?