Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi. Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la vilaĝon—kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä, ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro al landvojo.—Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron, aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas ĉiujn migrantojn?

Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn—certe ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo. Kaj certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj—veturis rekte en la festsalonon kaj pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?

Kaj ĉu la virino aŭdis ke li ne drinkis eĉ guteton? Certe ŝi tion aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas, kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva kontinento drinkas—ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?

Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj, jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo—eĉ kun almozulo