Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la landvoja drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri, kaj ĉu ŝi komprenis, pri kio li ludis?

Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus kampardomon—la najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis servisto? Kion ŝi tiam dirus?

— — —

La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis per brando kaj skurĝo.

Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis—ĉiu havas la ekscesojn de juneco!

Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj venthurladon en senluma aŭtuna nokto—ili portas lin antaŭen, ĉiam antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...

— — —

Ĉu li ne hontis—kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?

Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj sonoriloj—ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis malforta kaj malsanema—iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun humo sur la vizaĝo!

Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de Heikkilä—kiu ŝi estis? Ha, nun li tion