Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed ĉarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte evoluas ĝis firma morala persono; verko traduita en multajn Eŭropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo Heikkilä» [1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaŭ priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 aperintaj dramaj poezioj.

Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al la plej multaj el

  1. Prononcu ĉ. hejkila, kun akcento sur la unua silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj: Paavola—pa:vola, Väliportti—valiporti, kun akcento sur la unua silabo. La sono ä estas inter a kaj e.