memoris—certe li iam konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne revenis por peti pension pro tiu konateco.
Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li—se li povos remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan staton, li estos kontenta pri sia vivo.
— — —
Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?
Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.
Ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston? Ne, al li estis indiferente, kies la virino estis. Sed ŝi turmentis lin per nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizeron, ĉio estus ekvilibre. Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli prosperanta domo—kvazaŭ ŝi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris kun li kaj nun mokis pri lia fina humiligo.
Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io—tutan tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis feliĉa—poste ĉio glitis laŭ deklivo.
Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en ĉio—kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa? Ne, kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis ankaŭ la sorton de tiu alia—la virino