Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

turmentis ilin ambaŭ, unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. Ŝi amis neniun kaj ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis pensi pri tio kion ajn.

Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri al ŝi kaj diri la tut-veron—tiam li estos libera por eterne.

— — —

La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la bazoj. Nun tio devis okazi!

Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis—honta kaj konfuzita.

Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?

— — —

Fine—nun li tion elpensis!

Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie—pro kiu li vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki, kial ĉiuj homoj drinkis—kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos tiel ke la pugnoj kotiĝas!

Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.

Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciaĵon mi ja havas por vi!»

Ili interproksimiĝis—li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, sed io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ