Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

je la alia, tamen nenion sciante pri la interna homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.

Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima—dum la infaneco aŭdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en la nebulon de forgeso por eterne.

— — —

Ree rapidegas bildoj antaŭ li—la mastro de Heikkilä kun siaj kundrinkantoj.

Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.

La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo! Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj nekomprenebla? Ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris ion? Ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Ĉu li bezonis—tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!

Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la providenco, ke ŝi tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉeco kaj prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ venĝilo en la mano de l’eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj senkoreco kolektis dum jaroj.

La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ serpenta veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn en sia kampo, kiujn li poste vendis