Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eksidis sur la benko ĉe la fenestro kaj komencis kvazaŭ fari kalkulon pri la pasinta vivo.

Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo—kun emociita menso, sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara, sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.

Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj kriegaĉoj—li scias senvide kiu ĝi estas.

La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro. »Rapido—Rapido—hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter lian fenestron.

Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiom stranga. Li scias, ke la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas »Rapido», sed nun li ne memoras tion—kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por krii: »Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas,—rapido, rapido, rapido!»

Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.

  • *

Unue kelkiom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo—li komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela altaĵeto.

La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. Ĉu estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkiĝintaj. Ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj pripensis, ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por sia vivteno. La sango