Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

torente ekfluas en la kapon—nun venu eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li paŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj—respondos kaj plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!

Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj, kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la deklivoj de l’altaĵeto.

»Tie en la plej malantaŭa mi komencos», li pensas, »kaj poste transiros...»

Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tiel ke la ĉapelo ruliĝas sur la neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon—antaŭ li staras maljuna sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ balancadas kviete ĉe lia kapo.

Li staras momenton kvazaŭ senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu virinon kaj sin mem.

La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.

Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas ĝin ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas ke ĝi moviĝas aparte kaj plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo—kvazaŭ iu rapide sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li returnas sin malkviete.

Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter miloj. Ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo—staras senmova, la manojn pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la okuloj.