Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la mortintoj ne duone finas siajn aferojn—tio estas konata.

Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon. La streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio kio apertenis al ĝi.

Sed estis io fremda kaj flanka—la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li neniam vidis ŝian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris tute certe, ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.

La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldorme nek sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li—la dua ankoraŭ dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti almenaŭ tri kvar terkelojn. Ĉu oni kredas ke li estas timigebla per tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!

La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.

Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen—nenio estas vidata aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en la halucino de l’pasinta nokto.

Li jam alvenas al la terkela altaĵeto kaj komencas vigle formeti la tegbretojn de l’plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kurbigas por ĝin formeti—ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardinte.