Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas ĝin kaj subite returniĝas.

Post kelkaj paŝoj staras la virino—sama kiel la unuan fojon, la vizaĝon nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardon ankoraŭ pli penetranta.

»Heikkilä estas detruata—mi bezonegas helpon!»

Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen minace. Unu trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree enpremiĝas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin ĵetas kvazaŭ blindiga ekbrilo—kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto tute enpremiĝas en la hararon—la vizio malaperis.

La viro falas sennerva sur la randon de l’terkela aperturo kaj tremas tra la korpo. Daŭras longe antaŭ la fortoj tiom revenas, ke li povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.

  • *

Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urĝan aferon kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga, ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia aŭdiencpetanto.

La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la viron en la kancelarion.