Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tie la viro komencis rakonti—malkviete kun spasmanta vizaĝo kaj vibranta voĉo—kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de l’mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie ĝi lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...

La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan vestaĵon de la viro. Li konis lin—li aŭdis ion kaj tion pri liaj vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mankhava.—Kiel li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?

Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur moviĝis—je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.

Klara dubo speguliĝis en la okulo de l’parokestro:

»Hm... ni homoj estas tre multspecaj—estas, kion-diri, tiaj, kiuj havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tiaspecajn. Ankaŭ ĉi tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»

Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.

»Hm, ja, ja.—Sed ĉu vi drinkadas...?»

Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio jam pasis longa tempo.

»Ĉu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed ĉu estis, kion-diri, la mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la lastaj tempoj tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»

Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de Heikkilä.

»Nu vidu, jen estas ĉio!» La parokestro klopis la parion de sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komencis