Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rakonti okazintaĵon. Ĝi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta—ankaŭ ĝi tre stranga rakonto.

»Sed ĉi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordaĵo kaj pinglo—ŝi ne uzis tian dum knabino.»

»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio ĉu ĝi estis pinglo aŭ io—tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»

»Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne kuraĝas ĝin kredi.» Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. »Ĝi estis—jes, ĝi certe estis ... fera bolto.»

»Fera bolto...?»

»Je-es!»

»Sed kion vi per tio efektive...? Ĉu vi pensas ke, kion-diri...?» La parokestro interrompis sian frazon.

»Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjor’ parokestro—ĉu eble ... eble tie estis io terura?»

La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis emocio.

»Hm, ja, ja—efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro, ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio mi iris mem por vidi la mortinton—kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, tiel-dire, ili bildigis