Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

»Nun mi vidas la fingron de la Ĉiopovanto!» li diris per tremanta voĉo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi ĉevalon—ni iros al la policestro.»


La tombo estis malfermata ankoraŭ la saman tagon.

En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika, sescola ferbolto.

Ĝi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.

  • *

La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo—ne ĉiuj eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis por aŭdi la verdikton en sia propra afero.

Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis, la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en okuloj sangantaj.

Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon ĉirkaŭe—la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi flustraĵon.

La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. Ŝi ekkaptis ambaŭ manojn de la malliberulo, la mentono