Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.
apudjuĝisto. Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas kasacii la verdikton de la juĝisto.
bobelo = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).
ĉambrego. Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el »ĉambrego», granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo kaj litoj de la servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj teksaĵaj laboroj; plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda kuirejo, antaŭĉambro kaj tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, verandosimila perono. eĝo = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento (matem. terminaro, Bricard).
grenfulmo = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj) dum somero.